Vizito - infanoj el Pollando - Rybnik
En junio - la 13-an de junio 2015 venis infanoj el Pollando el la urbo Rybnik. Ili estis niaj regulaj gastoj dum la " infanaj esperantaj tagoj". Gvidis ilin instruistino Teresa . Ili deziris viziti urbon Litomyšl. Tiutempe estis preparitaj por la infanoj diversaj ludoj en kastelo de la urbo. En la kastelo ili aĉetis multajn rememoraĵojn por gepatroj. El nia klubo Svitavy gvidis ilin Libuše Dvořáková kaj Dáša Martinková.