Vizito el Francio
Esperantistoj el Francio de regiono de Pyreneoj de ĉirkaŭaĵo de Toulouse - Okcitanio vizitis Svitavy inter 14-an kaj 17-an de septembro. Ili vizitis urbon Litomyšl. Sur la tombo de Karl Píč ni metis florojn kaj ilia juna instruisto parolis pri la loka verkisto. Eĉ li donis al ili taskon traduki verkon de Karl Píč "Litomyŝla tombejo". Vespere ili ĉeestis kurson de Esperanto. Tra la lando gvidis ilin Pavel Polnický. Eĉ ni sukcesis inviti al la muzeo la kablan televidon de Svitavy, kiu registris intervjuon kun tri partoprenantoj. Pavel Polnický tradukis.